BIVO (琵琶行)
Adiaŭ al gasto aŭtunnokte ĉe Ŝjunjang-rivero.
Susuris fragmitfloroj kaj folioj de acero.
Mi deĉevalis kaj eniris ŝipon de l' amiko,
pokalojn ni eklevis toste,sen lud' de muziko.
La adiaŭĉagreno kreskis en la ebrieco,
la brila luno sin banadis en la rivero-mezo.
Subite de sur l' akv' aŭdiĝis biva melodio,la mastro
kaj la gast' kunrestis pro la biv-ario.
"Kiu muzikas?" pridemend' mallaŭtis prienkete.
La ludo ĉesis, sed respondo bremsis sin diskrete.
Ni ŝipo almoviĝis kaj l' ludanton ni invitis,
aldonis vinon, faris lumon por regalo prete.
Nur post vokado foj-refoja fine ŝi elvenis,
ankoraŭ duonvizaĝŝirme ŝi la bivon tenis.
La agordilojn ŝi turnadis, tonojn prove donis--
ne en ario ili tamen emocie kaj sonis.
La kordoj mediteme tremis kaj la tonoj ĝemis.
kvazaŭ pri ies dekadenca kariero temis.
Kun kap' klinita ŝi ludadis plue laŭ la volo,
verŝante la senfinan senton tristan el la koro.
Ŝi milde l' kordojn plukis, plektris kaj lertfingre
pinĉis,
unue Niŝang*, poste Liŭjaŭ* bive ŝi prezentis.
La dikaj kordoj bruis kiel forta pluvsusuro,
la altapitĉaj sonis kiel flustra am-murmuro.
La dikaj kaj maldikaj faris miksan kunsonadon,
jen kvazaŭ perloj grandaj etaj falus sur jadpladon.
Jen kvazaŭ oriolo kantus en floraro trile,
jen kvazaŭ fonto sub glacio fluus malfacile.
La sonojn, kiel fridan fonton, frosta sento bremsis,
kaj por momento por l' obstrukco la muziko ĉesis.
Senvortan ĉagreniĝon naskis ŝia trista sento,
pli bone ol muziko ĝin sentigis la silento.
Botel' arĝenta krevis, akvo el ĝi ŝprucis, fulmis,
kun tint' de glav' kaj lanc' kirasaj viroj rajdaj sturmis.
Ŝi plektris meze de la pordoj fine de la ludo,
ekbruis la kvar kordoj kvazaŭ ŝir' de silka tuko.
En la boatoj voĉ' nenia bruis tra l' aero,
nur la aŭtuna luno helis meze de l' rivero.
La plektron inter kordojn metis ŝi kun meditemo,
la vestojn ŝi ordigis, serioziĝis la mieno.
Ŝi diris, ke en la ĉefurbo ŝi antauŭe vivis,
kaj al la Ŝjamo-Maŭzoleo* ŝia dom' proksimis.
Ellernis ŝi bivludon en la aĝo dektrijara,
kaj membriniĝis al l' Unua Fak' Muzikistara.
Ŝin majstra muzikist' admiris ofte post ario,
kaj ŝian ĉarmon aprecadis ĉiŭnjang* kun envio.
Junuloj de l' Kvin Maŭzoleoj*, pro ari' konkure
domacis al ŝi silkrubandojn ruĝajn senmezure.
Harpinglo kaj konbil' rompiĝis pro taktbat' en fino,
la jup' karmina makuliĝis pro verŝiĝ' de vino.
Ĝojplenaj jaroj preterpasis pace en plezuroj,
pritempa vent', l' aŭtuna lun' forglitis de l' okuloj,
La frat' aliĝis al armeo kaj l' onklin' forpasis,
vesperon post vespero ĉarmo ŝia ŝin forlasis.
Al ŝi maloftis rajdaj gastoj post la ĝoj-kulmino,
ŝi, travivinte l' junon, iĝis komercistedzino.
La monavida komercist' disiĝon ne domaĝis,
pro te-megoco li du monatojn al Fuljamg* vojaĝis.
De tiam ŝi restadis sola en la ŝip' malplena,
ĉe la haveno frostrivera en lunlum' ĉagrena,
En nokt' profunda ŝi subite sonĝis pri l' junaĝo,
torente fluis ŝiaj larmoj, ruĝis pro l' ŝminkaĵo.
Aŭdinte la muzikon bivan jame mi suspiris;
post aŭskultado de l' rakonto ree mi ĝemspiris.
Ni ambaŭ estas malfortunaj homoj en la mondo,
do kial interkonatiĝu nepre ĉe l' renkonto!
Mi pasintjare la ĉefurbon de la imperio
forlasis, en Ŝjunjang malsanas post malpromocio.
En l' izolita urbo Ŝjunjang mankas ja muziko,
tutjare ne aŭdiĝas flut' aŭ bivo en praktiko.
Mi loĝas vale de Penĝjang en malseko zono,
fragmitoj kaj bambuoj kreskas ĉirkaŭ mia domo.
Aŭdiĝas ĉe mi tutatage preskaŭ ja nenio
krom kukuado kaj blekado trista de simio.
En luna nokto de aŭtuno aŭ printempo flora,
mi ofte prenas vinbotelon kaj drinkadas sola.
Ĉu ne aŭdiĝas popolkantoj aŭ arioj flutaj?
La malagordaj tonoj estas orelpike krudaj.
Mi aŭdis en ĉi nokto vian bivo-poezion,
akriĝis la oreloj kvazaŭ aŭdus fe-arion.
Bonvolu residiĝi, ludu unu pecon plian,
mi verkos por vi jam eposan bivo-historion.
Ŝi kortuŝiĝis de la vortoj, staris longmomente,
sidiĝis ree, kordojn pinĉis, haste kaj kresĉente.
Alie sonis la muzik' de teista sentimento,
ĝin aŭskultante l' ĉeestantoj larmis pro kunsento.
Kiu el ni tiam verŝis larmojn ja plej multe?
Sima* de Ĝjangĝoŭ en malseka rob' en evidento.
Baj Ĝjuji
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
*Niŝang kaj liŭjaŭ estas famaj dancmuzikaĵoj.
*Ŝjamo-Maŭzoleo situis sudorente de la ĉefurbo Ĉang'an;
tie loĝis kantistinoj.
*Ĉiŭnjang estis popularo de kantistino en Tang-dinastio.
* La Kvin Maŭzoleoj---kvin maŭzoleoj de Han-dinastio,kie
loĝis nobeloj kaj riĉuloj.
*Fuljang---gubernio de Ĝjungŝji-provinco kun vigla teokomerco.
* Simao---malaltranga oficisto en Tang-dimastio. Sima
de Ĝjangĝoŭ---la poeto mem.
En 815 p.k. Baj Ĝjuji estis degradita kaj sendita al Ĝjangĝoŭ*
kiel asistanto de ĝia urbestro. Tiam li kun senlima melankolio
la faman eposon "Bivo". ĝi rakontas; Kantstino de Ĉang'an
fama siatempo maljuniĝis kaj kontraŭvole edziniĝis al komercisto kaj ĉie vagis. Ŝiaj bivo-ludo kaj malfeliĉa travivaĵo
ekpensigis al la poeto lian propran travivaĵon. Li pretervole
eligis suspiron:
"Ni amubaŭ estas malfortunaj homoj en la mondo,
do kial interkonatiĝu nepre ĉe l' renkonto!"
La poemo brile priskribas la bivan ludon. La grandioza
ludo vivece impresis la lagantojn, kvazaŭ ili persone
aŭslultus la veran ludon. Ĝi vere estas senprecedence
bela priskribo pri muzikaĵo.